Kiel raporti cimon

From MediaWiki.org
Jump to: navigation, search
This page is a translated version of the page How to report a bug and the translation is 98% complete.

Other languages:
aragonés • ‎العربية • ‎asturianu • ‎تۆرکجه • ‎беларуская (тарашкевіца)‎ • ‎български • ‎català • ‎čeština • ‎Cymraeg • ‎dansk • ‎Deutsch • ‎Ελληνικά • ‎English • ‎Esperanto • ‎español • ‎euskara • ‎فارسی • ‎suomi • ‎français • ‎galego • ‎Hawaiʻi • ‎עברית • ‎हिन्दी • ‎hrvatski • ‎Kreyòl ayisyen • ‎magyar • ‎Հայերեն • ‎Bahasa Indonesia • ‎Interlingue • ‎italiano • ‎日本語 • ‎ქართული • ‎Taqbaylit • ‎ಕನ್ನಡ • ‎한국어 • ‎Ripoarisch • ‎Lëtzebuergesch • ‎lietuvių • ‎मराठी • ‎Bahasa Melayu • ‎Napulitano • ‎norsk bokmål • ‎Nederlands • ‎occitan • ‎ଓଡ଼ିଆ • ‎ਪੰਜਾਬੀ • ‎polski • ‎پښتو • ‎português • ‎português do Brasil • ‎română • ‎русский • ‎sicilianu • ‎Scots • ‎سنڌي • ‎සිංහල • ‎slovenčina • ‎shqip • ‎svenska • ‎தமிழ் • ‎తెలుగు • ‎ไทย • ‎Türkçe • ‎татарча/tatarça • ‎ئۇيغۇرچە • ‎українська • ‎ייִדיש • ‎粵語 • ‎中文
shortcut: BUGREPORT

Ĉi tiuj gvidkonsiloj klarigas kiel verki bonan cimoraporton aŭ funkcio-peton (taskon) en la taska spuristo de Wikimedia (vidu PhabricatorPhabricator por plua informo). Bone-skribitaj taskoj estas pli probable estos prilaborataj.

Taskoj devas esti anglalingvaj. Se vi ne povas skribi anglalingve, provu uzanta maŝinan tradukilon kiel ekz-e [$google-traduki Google Tradukilon].

Mallongaj rekomendoj pri raportado

  • Skribu precize
  • Skribu klare: ekspliku kiel reprodukti la problemon, paŝon post paŝo, por ke aliuloj povu reprodukti la cimon aŭ kompreni vian peton.
  • Ĉiu tasko devus inkluzivi nur unu problemon.
  • Menciu ĉiujn rilatajn ligojn kaj ekzemplojn.

Por komenci

Ĉu vi povas reprodukti la probleman aferon?

Provu reprodukti la cimon uzante lastatempan version de la programo, por kontroli, ĉu ĝi jam estis riparita. Se la cimo estas sur vikia ejo kiel Vikipedio, vi povas provi la plej novan version ĉe test2.wikipedia.orgo.

Ĉu iu jam raportis la problemon?

Uzu la serĉilon en la cimospurilo de Wikimedia por kontroli ĉu jam raportiĝis via cimo aŭ petiĝis la funkcio. Vi ankaŭ povas serĉi pli detale ĉe la detalserĉa paĝo.

Se vi ne certas, ĉu la cimo jam estis raportita, vi devus raporti ĝin. Estas pli bone, ke cimo raportiĝu dufoje ol nulfoje.

Raporti novan cimon aŭ peti novan funkcion

Se vi renkontis, en lastatempa versio, cimon kiun verŝajne neniu jam raportis ĝin, tiaokaze:

  1. Vizitu al phabricator.Wikimedia.org kaj klaku "Taskoj kaj cimoj" en la flanka strio .
  2. Elektu "Krei taskon" en la supra dekstra angulo.
  3. Se vi ne jam ensalutis, aŭ ne registriĝis, tio estos petata al vi (vidu "Krei vian konton").
  4. Plenigu almenaŭ jenajn kampojn:
    • Titolo: Mallonga unufraza resumo kiu eksplika la problemon (ne vian sugestitan solvon).
      • Bona: "Selecting gender is not functional."
      • Malbona: "Software crashes."
    • Atribuita al: Ignoru ĉi tiun kampon: programistoj atribuos la taskon kiam ili planos prilabori ĝin.
    • Priskribo: Plenaj detaloj de la afero, inkluzivante kiel eble plej multe da detaloj. Inkluziveblas:
      • Por cimoj:
        • Paŝoj por Reprodukti: Minimumigitaj, facile sekveblaj paŝoj, kiu kaŭzos la priskribitan problemon. Inkluzivu ĉiujn specifajn preparojn.
          Ekzemplo:
          1. Go to https://en.wikipedia.org with Internet Explorer version 10.0;
          2. Make sure you are logged in;
          3. Select "My Preferences" menu;
          4. Go to "Gender" and select female gender from box list;
          5. Click "Save" button.
        • Efektivaj Rezultoj: Kion la programo faris post la preparo.
          Ekzemplo:
          "There is no female gender in front of my user name."
        • Expected Results: What the application should have done, if there was no bug.
          Ekzemplo:
          "My gender is shown in front of my user name."
      • Por peti funkcion:
        • Priskribu kion vi volus atingi, kaj kial. [$Rakonto Rakonto de uzanto] estas efika komunikilo por tio.
          Ekzemplo:
          "As a new editor, I would like to be acknowledged for my contribution to the project, so that I feel welcomed and valued"
      • Bonvolu ankaŭ provizi ĉiujn aliajn eble utilajn informojn, kiel ekz-e:
        • la TTT-legiloj, haŭtoj aŭ komputilaj sistemoj kie vi rimarkis la cimon;
        • Ligiloj aŭ diferencoj por paĝo(j), kie vi renkontis la cimon; aŭ
        • Ĉu la problemo okazas ĉiufoje, nur kelkfoje, nur sur certaj paĝoj, aŭ nur en specifaj cirkonstancoj.
    • Por alligi protokolan dosieron aŭ ekranfoton (sed certiĝu, ke ne konfidenca datumo estu inkluzivita aŭ montrita), klaku la Alŝutu Dosieron butonon (nubo kun sago) en la ilobreto de la kampo Priskribo.
    • Elektu la etikedo(j)n (projekto(j)n) en kiu(j) vi trovis la cimon:
      • Estas per projektoj, ke programistoj trovas farendajn taskojn. Por identigi la ĝusta(j)n projekto(j)n, trovu la priskribo(j)n per la serĉilo (dekstre kaj supre).
      • Tio povas esti, ekzemple, la $produkto-mw projekto pri la vikiprogramaro mem, aŭ la $produkto-mw projekto por agordoŝanĝoj ĉe ejo de Wikimedia (vidu "Elekti projektojn").
    • Abonantoj: Ĝenerale, ignoru ĉi tiun kampon. Se vi scias pri specifaj uzantoj, kiuj interesiĝos esti sciigitaj pri la tasko, vi povas enmeti ilin ĉi tie.

Certiginte ke via raporto estas kompleta, premu la butonon "Create Task" ("Krei taskon"). Via raporto nun estos en la datumbazo, kaj esperinde iu baldaŭ rigardos ĝin.

La prioritaton de la tasko fiksos programistoj, kiu intencas prilabori ĝin (vidu Fiksi prioritatojn).

Jen ĉiu! Dankon pro via helpo plibonigi projektojn de MediaWiki kaj Wikimedia!

Raporti cimon de JavaScript

Vidu ankaŭ: Helpo:Trovi rompitajn skriptojn

Rimarkinte cimon, kiu eble rilatiĝas al JavaScript, fari vian eblon identigante erar-mesaĝojn kaj kopiante ilin en la cimoraporton.

Gravegas esprimi ĉiujn informojn, kiujn vi scias, ĉar eĉ la sistemestroj povos atingi neniujn erar-dosierojn. Se vi ne certas, ĉu funkcion, kiun vi uzas estas konstruita per JavaScript, prove nefunkciigu JavaScript.

Ekranfoto ĉiam helpas komprenon de la raporto. Ĝi ofte estas la plej facila maniero identigi la funkcion, pri kiu la raporto temas, kaj ofte povas provizi informojn kiuj helpos precizigi la eraron. Prizorgu kaŝi ĉiun informon, kiun vi ne deziras dissciigi, kiel ekz-e aliaj malfermaj retumil-klapetoj aŭ minimumigitaj babilfenestroj.

Vidu ankaŭ