Projekto:Lingva politiko

From mediawiki.org
This page is a translated version of the page Project:Language policy and the translation is 100% complete.

Ĉi tiu paĝo priskribas la nunan plurlingvan politikon en MediaWiki.Org.

Lingvoj
Lingvoj

La "Help:" nomspaco

Ene de la Help: nomspaco ni konstruas aron de publikaĵaj helpaj paĝoj. La celo estas provizi bazan aron de helpaj paĝoj, kiuj povas esti importita en novaj vikioj kiaj tiele traktas la bazan redakton kaj uzadajn instruojn. Ĉi tiuj devus esti tradukita plejeble multajn lingvoj.

  • Angla estas la ĉefa referenca lingvo kaj ĉiuj radikaj paĝoj devus esti nomita kaj skribita en la Angla.
  • Sub-paĝoj devus nur esti uzita por tradukoj en aliaj lingvoj, ne por angla enhavo (ekz. vi ne devus uzi Table editing/example - uzu Table editing exampleExample of table editing anstataŭe).
  • Se internacia versio de paĝo ekzistas sed Angla versio ne ekzistas, tiam bonvolu krei stumpetan artikolon por la Angla versio ĉar tio helpas pri navigado.

Tiu sistemo estos kongrua kun la laŭplana aŭtomatigita enportado/elportado de Helpaj paĝoj, sed povas necesi iom da laboro ĉirkaŭ elporti/enporti ne-anglaj paĝoj dume.

Kromaĵo por tradukado

Ni uzas la kromaĵo de tradukado por centoj de paĝoj. Ĉi tiuj uzas la subpaĝan interkonsenton, kun $tpl-langcat por kategorioj kaj $tpl-tnt por tradukeblaj ŝablonoj. Tiuj ĉi uzas la subpaĝan konvencion, kun {{#translation:}} por kategorioj.

La sistemo estas rekomendata almenaŭ por la plej vizititaj paĝoj kaj ĉiuj novaj helpaj, manlibraj kaj (ĉefaj) kromaĵligilaj paĝoj (extension pages), sed neniu politiko estis jam establita pri tio.

Vi povas peti ke iu paĝo estu aldonata al la tradukendaro preparante ĝin por traduko, kaj sekve traduk-administranto devos ebligi ĝin (vidi la lernilon Kiel prepari paĝon por traduko); alie, demandu rekte al unu el la traduk-administrantoj ke tiu faru ĝin.

Malnova sistemo

  • Aliaj lingvoj devus esti lokitaj en taŭge nomata subpaĝo de la angla versio. Ekzemple, la franca versio de Help:Contents (Helpo:Enhavoj) devus esti en Help:Contents/fr (ne Help:Contenu, Aide:Contenu aŭ Help:Contenu/fr).
  • Lingvaj subpaĝoj devus esti nomataj per la taŭga lingva kodo por tiu lingvo (vidu sube).
  • Ĉiuj paĝoj en la helpa nomspaco etikedendus kun la {{Languages }} ŝablono, kiu aŭtomate kreas ligilojn al ĉiuj haveblaj tradukoj.

Konverti por traduki

La paĝoj jam tradukitaj ĝenerale indas transformi en tradukeblajn paĝojn. Preparu la (anglan) radikan paĝon por traduko (vidu la sekcio pri la traduk-kromaĵo) kaj, tuj kiam ĝi estas markita por traduko, malaŭtomate enporti la malnovajn tradukojn de la historio de subpaĝoj al la tradukaj unuoj (per la ligilo al "traduki ĉi tiun paĝon"). La nova ebleco Special:PagePreparation + Special:PageMigration faciligas tion ĉi (nuntempe sole alirebla fare de tradukaj administrantoj).

Listo de paĝoj tradukitaj kun la malnova sistemo, migrigenda al la nova, estas okazanta en Project:Language policy/Migration list.

Pli da detalaj instruoj:

  • Por plena enkonduko, legu baza helpo, traduka seminario, paĝo traduka lernilo kaj traduka referenco- manlibro.
  • Ensaluti aŭ registri en mediawiki.org: ĉiuj viaj laboroj okazos en ĉi tiu vikio. Elektu paĝon migrendan al Traduku el la migradinda listo (en la diskutpâgo de la listo, vi povas demandi ajnan demandon). Poluru la anglan tekston kiel necesa/ebla por eviti migradon de teksto tre malnoviĝinta aŭ kiu estas de malalta kvalito, preterpasu paĝojn kiam vi ne certas. Preparu la paĝon por traduko (t.e. aldonu ‎<translate> etikedojn ktp.) laŭ la lernilo pri paĝtraduko ligite ĉi supre; post tio redaktu la migrindan liston, skribante apud la titolo de la paĝo ke vi pritraktis ĝin.
  • Traduka administranto (ĉu vi?) nun aprobos ("markos") la paĝon por traduko laŭ sia diskreteco. Kiam ĝi estas aprobita, kompletigu la laboron: kopiu la malnovajn tradukojn al respondaj unuoj kun Special:Translate (kiel tradukisto farus en la ĉi supre ligita traduka lernilo). Vi ne bezonas scii la lingvon, kiun vi migras. Vi nur bezonas identigi kiujn paragrafojn interkorespondas, eĉ se ĝi ne estas lojala traduko (maŝintraduko povas helpi kompreni la signifon se la strukturo de la paĝo ne provizas sufiĉajn proponojn).

La ĉefa paĝo

La angla versio de nia frontpaĝo troviĝas en MediaWiki. Tradukitaj versioj lokiĝas ĉe MediaWiki/kodo, kiekodo estas la lingva kodo (ekz. MediaWiki/eo). Bonvolu vidi Template:Main page por pli da detaloj pri krei aŭ redakti ĉi tiun enhavon.

Grave, la reguloj pri lingvaj kodoj (vidu malsupre) estu sekvata ankaŭ ĉi tie.

Aliaj nomspacoj

Krom la Ĉefa Paĝo, neniu politiko ankoraŭ estis decidita pri aliaj nomspacoj. Portempe, se vi ŝatus krei tradukojn por paĝoj en aliaj nomspacoj tiam bonvolu fari tion kiel priskribita por la Help: nomspaco, tamen enhavo povas esti movata aŭ forigata depende de la politiko adoptota.

Por kelkaj diskutoj, vidu Lingvojn kaj Tradukan kromaĵon ĉe nunaj problemoj (Current Issues).

Notu ke la regulo ke angla enhavo ne estu lokita en subpaĝoj, ne aplikendas al aliaj nomspacoj. Tio ĉi estas unu el la aferoj kiuj necesas solvon.

Lingvaj kodoj

Dum MediaWiki.Org vi devus uzi la lingvajn kodojn specifitajn de la programaro MediaWiki kreanta lingvo-specifan enhavon (vidu Names.php por la plena kaj aktuala, ĝisdatita listo).

Bonvolu ankaŭ priatenti la jenon:

  • Se la lingva kodo ne trvoveblas en Names.php tiam ni ne devus gastigi helpajn paĝojn en tiu lingvo.
  • Se vi deziras aldoni lingvon, kiu ne estas jam en la listo, unue aldonigu ĝin en la programaro (faru peton perPhabricator) kaj sole aldonu paĝojn ĉi tie ekde kaim la ŝanĝoj estis akceptataj.
  • Se MediaWiki uzas la 'neĝustan' kodon por iu lingvo tiam vi devus ankaŭ (por kongrueco) uzi tiun neĝustan kodon ĉi tie. Se vi opinias iun kodon estas neĝusta, vi devus diskuti ĝin en Phabricator kaj se ĉi tiuj rezultas al ĝia ŝanĝo, ni alinomos la paĝojn kongrue.
  • Notu ke kelkaj lingvaj kodoj en Names.php nun ne plu estas aktualaj (ekz. zh-yue estis anstataŭigita kun yue). En ĉi tiuj kazoj nur la plej lastatempa kodo devus esti uzata.
  • Ĝenerale,traduki lingvajn variaĵojn (ekz. zh-hans) ne estas alkuraĝataj kaj devus esti aldonataj en la ĉefa paĝo (ekz., zh) tie kie eblas.

Vidu ankaŭ