Enhavtradukado

From mediawiki.org
This page is a translated version of the page Content translation and the translation is 84% complete.
Outdated translations are marked like this.
Enhav-Tradukilo estas helpilo kiu montras informon pri ligilo en la fonto kaj la tradukitan artikolon.
Enkonduko al la enhavtradukilo

La Enhavtradukilo ebligas al kontribuantoj krei tradukon tuj apud la originala artikolo kaj aŭtomatigas la enuigajn paŝojn: kopiadon de teksto trans retumilaj langetoj, serĉadon de korespondaj ligiloj kaj kategorioj, ktp. Ĝi provizas pli fluan sperton, ĉar tradukistoj povas pli bone uzi sian tempon por krei altkvalitan enhavon en la cellingvo.

Content Translation [en Esperanto: Enhavtradukilo] estas tradukohelpilo, kiu daŭre evoluas kaj haveblas por ke vi provu ĝin [en]. La helpilo estis jam uzita por krei milojn da paĝoj [en] rezultantaj en plibonigoj en la produktiveco de tradukistoj.[1][2] Enhavtradukilo integras ilojn, kiel vortarojn aŭ maŝintradukajn servojn. Ili estas subtenataj ne en ĉiuj lingvoj [en], sed la ilo povas esti etendita [en] por inkluzivi pliajn.

Enhavtadukilo kompletigas la ekzistantan Translate [en] aldonaĵon (en: extention): dum teksto de Vikipediaj menuoj kaj aliaj uzantaj interfaco-elementoj estas tradukitaj kaj restas sinkronizitaj fare de la komunumo kiu uzas la tradukilon. Vikipedia enhavo povas esti tradukata uzante la Enhavtradukilon.

Vidu ankaŭ:

  • Sekcio tradukado estas projekto kiu kreskigos la kapablojn de la Enhavtradukilo.

The Section Translation initiative expands the capabilities of Content translation. Tradukistoj povos ampleksigi ekzistantajn artikolojn, tradukante novan sekcion en movebla kaj surtabla aparatoj. Tradukosekcio estas parto de the Boost initiative, [en] kie vi povas partopreni kaj sekvi la progreson.

Provu la ilon

Vi povas aliri la tradukhelpilon de Special:ContentTranslation [en] de Vikipedio en ajna lingvo. Alirante ĝin unuafoje, vi povos uzi ankaŭ la tradukilon por tiu vikio.

Enhavtradukilo estas havebla kiel beta-versio [en] en ĉiuj Vikipedioj por ensalutintaj uzantoj. Tuj post ĝia ekfunkciigo, vi vidos aldonajn enirpunktojn por facile komenci tradukon de via paĝo "kontribuaĵoj" aŭ de la listo de lingvoj de Vikipediaj artikoloj se ili mankas en via lingvo. In some languages it must be enabled as a beta feature, and in others it is a usual user preference enabled by default. When it is enabled, you will see additional entry points to easily start a translation from your "contributions" page or from the list of languages of Wikipedia articles when they are missing in your language.

Se vi havis ajnan problemon kun la tradukilo aŭ vi nur deziras kundividi spertojn pri la uzo de la tradukilo, bonvolu doni retrosciigon en la diskutpaĝo [en].

Ekrankesto montranta kiel uzi la Enhavtradukilon

Celo de la ilo

La Enhavtradukilo ebligas al vi krei komencan version de Vikipedia paĝo bazitan sur ekzistanta versio en alia lingvo. La tradukilo fokusas la transigon kaj adaptadon de enhavo el ekzistanta artikolo al nova paĝo en alia lingvo. Ĝi permesas al redaktoroj uzi pli aŭ malpli da enhavo por komenca versio, kaj poste daŭrigi ĝian redaktadon kun siaj kutimaj redaktiloj.

Ni atendas ke la Enhavotradukilo helpos disvastigi la sumon de la homa scio al pli da lingvoj. La tradukilo celas uzantojn kiuj konas du aŭ pli da lingvoj.

Por aktualaj redaktoroj la Enhavtradukilo simpligos la procezon traduki enhavon. Nuntempe, ĉirkaŭ 15% de la uzantoj ankaŭ redaktas duan lingvan eldonon. Ĉi tiuj plurlingvaj uzantoj montriĝis esti pli produktemaj ol iliaj unulingvaj kolegoj, farantaj averaĝe ĉirkaŭ duoble aŭ trioble pli da redaktaĵoj.[3] Krome, la tradukilo celas allogi novajn redaktorojn kiuj povas profiti de pli facila maniero kontribui ol per la kreado de nova paĝo el nenio.

La tradukilo estis dezajnita laŭ la sekvaj principoj:

  • Savi tempon. Helpi al tradukistoj krei enhavon pli rapide, sen nenecesa kopiado & gluado al ekstera ilaro.
  • Provizi helpon. Eviti erarojn kaj komfortigi la uzanton kun liaj tradukoj.
  • Kuraĝigi altkvalitajn tradukojn. La tradukilo devus konvene komuniki la celon de tradukoj en Vikimedia kunteksto kaj helpi al la uzanto eviti malbonkvalitajn tradukojn [en]
  • Ne devigi la uzanton. Ĉar malsamaj tradukistoj sekvas malsamajn redaktajn skemojn, la proponata helpo ne devus entrudiĝi en la redaktan procezon.
  • Enfokusi la enhavon. Traduko pli fokusu enhavon ol stilon de la teksto. Teknikaj elementoj kiel vikiteksto devus esti traktataj en maniero kiu ne faras la tradukon pli malfacila.

Pli da detaloj pri la konsideritaj analizoj [en] estas haveblaj.

Kiel partopreni

Ĉiuj rilataj paĝoj

Referencoj