Jump to content

Miraheze

From mediawiki.org
This page is a translated version of the page Miraheze and the translation is 100% complete.
Miraheze emblemo

Miraheze estas senpaga, usona 501(c)(3) neprofitcela vikia gastiga servo funkciigata de la WikiTide Foundation, kiu uzas MediaWiki version kiel gastigan motoron, kaj kompromitas ĝisdatigi al la plej lasta stabila versio. Miraheze aŭtomate instalas plurajn MediaWiki-etendaĵojn en novajn vikiojn, kaj uzantoj havas la eblon ebligi multajn aliajn etendaĵojn en la vikio (kaj peti novajn), inkluzive de VisualEditor kaj CirrusSearch . Miraheze estas apogita per donacoj de uzantoj kaj ne inkluzivas reklamon sur la vikioj kiujn ĝi gastigas.

Miraheze nuntempe gastigas pli ol 20,000 vikiojn kun pli ol 60,000 viki-petojn.

Etendaĵoj

Miraheze povas elŝuti ajnan MediaWiki-etendaĵojn, laŭ la peto de la funkciigisto de la vikio, kondiĉe ke ĝi pasis sekurecan revizion. Miraheze nuntempe ofertas pli ol 300 etendaĵojn. Vi povas vidi la liston de la etendaĵoj nuntempe subtenataj tie ĉi.

Ankaŭ estas Etendaĵojn per Miraheze, disponeblaj kiel malfermitkoda programaro.

Personigitaj domajnoj

Sur demando, Miraheze provizis apogon por personigitaj domajnoj, se la domajno alidirektas al ili kiel klarigite ĉi tie.

Kodo

Miraheze uzas malfermitkodan kodon, kaj gastigas ĝin per GitHub.

Etendaĵoj, agordoj kaj permesadministrado

Miraheze uzas sian propran etendaĵon, nomitan ManageWiki por permesi al uzantoj en individuaj vikioj aktivigi/malfunkciigi etendaĵon, ŝanĝi diversajn agordojn (ia emblemo, favicono, ktp.), kaj ŝanĝi permesojn kaj administri nomspacojn.

Raportado de problemoj

Miraheze uzas Phorge por raportoj pri problemoj/blatoj, same kiel peti kelkajn funkciojn por vikioj kiuj ne estas inkluditaj en la defaŭltaj ManageWiki-opcioj.

Serviloj

Miraheze nuntempe funkcias kun 49 malsamaj serviloj uzitaj por malsamaj celoj (MediaWiki, Varnish, Database, Puppet, Test, Swift, ktp.). Listo de tiuj serviloj kaj ĉiu de iliaj funkcioj povas esti konsultita tie ĉi.

Vojforko de WikiTide

En 2023, aparta vikibieno nomita "WikiTide" forkiĝis de Miraheze sekvante interna disputon. Ili re-kunfandiĝis, sub la nomo Miraheze sed kun la WikiTide Foundation prenante de Miraheze Limited kontrolon kiel la reganta korpo, en marto 2024. Ili origine planis renomi la retejon al WikiTide ankaŭ, sed la plano renomi la ejo estis nefina prokrastita sekvante komunuman opozicion.

Vidu ankaŭ